Jaroj 1922-1945
| ||||||
Enkondukaj Vortoj de la Prezidanto
Estimataj geamikoj,estis enmanigita al vi resumo de ekzisto de Esperanto
en Přerov. Ĝi ne havas kontinuan bazon ĝis la 30-a de septembro 1922, kiam
en salono de la Akcia Bierfabriko en Přerov versimile estis unuafoje
parolite pri Esperanto. Malgraŭ tio en broŝuro “Esperanta Movado en
Moravio” el la jaro 1914 estas la unua mencio el la 27.5.1912 pri Dua
Moravia Renkonto de la Esperantistoj (vidu foton sur la dua paĝo), kiel
preparo por la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo. Tiun
renkonton partoprenis delegito de UEA s-ro Josef Krejčiřík. Pluaj
ĉeestantoj estis s-roj Karel Bortl, František Černoch, Vlad. Dokládal,
Otakar Odložilík, Otakar Slováček, Richard Švrdlík kaj Jan Vignati.
Informan alparolon prezentis Josef Krumpholc el Bystřice pod Hostýnem.
KONGRESO DE ESPERANTISTOJ EN PŘEROV 27.5.1912 Prezidantoj de Esperanto-Klubo en Přerov
1922 Dum oktobro en la jaro 1922 estis aranĝita prelego en Bierfabriko de Přerov pri internacia lingvo Esperanto. La prelegon preparis s-ro Adolf Malík. Post la prelego sin aligis al la kurso 52 aŭskultantoj. La kurso estis realigita en Industria Lernejo. 5
1923 En januaro 1923 estis pro granda intereso
formita rondeto de esperantistoj kaj komencita nova kurso. Kaŭze de granda
intereso estis fondita la 6-an de februaro Esperanto-Societo. La 28-an de
februaro estis subskribita ĝia statuto. La 24-an de aprilo okazis ĝia
Fonda Ĝenerala Kunveno kun ĉeesto de esperantistoj el Olomouc. S-ro
Antonín Kudela, delegito de UEA, per mallonga prologo malfermis la
kunvenon, dum kiu oni elektis la komitaton. La prezidanto unuvoĉe estis
elektita s-ro Adolf Malík, la vicprezidantino s-ino Anna Grauerová, la
sekretarioj s-roj Zatloukal kaj Durych, la bibliotekestro s-ro Prof.
František Pittner, la kasisto s-ro Klimeš kaj anoj de la komitato s-ro
Pokorný kaj f-ino Hrabálková. La reviziistoj iĝis s-roj Klüger kaj Štimpl.
Kiel membroj tuj aliĝis 45 personoj. La kotizoj estis difinitaj je 10
kronoj, la aliĝkotizo je 2 kronoj. Por la fondantaj membroj unufoje por
ĉiam 200 kronoj. La semajnaj kunvenoj de la membroj estis difinitaj je
merkredo kaj la kunvenoj de la komitato je la unua mardo en la monato. La
2-an de oktobro estis inaŭgurita Ekspozicio kaj Akademio kun
ĉeĥa-Esperanta programo. La ekspozicio daŭrigis ĝis la 21-a de oktobro.
Posttagmeze la 21-an de oktobro okazis labor-kunveno de regiono de Olomouc
en Urba Domo de Přerov. Prezidis ĝin s-ro Neužil el Olomouc. Vespere grupo
“Konkordo” kantis E-himnon “La Espero”, kiu unuafoje eksonis en Přerov.
Verda standardo kun kvinpinta stelo flagris sur la Urba Domo. La Akademio
estis finita per viva bildo “Fratigo de la Nacioj pere de Esperanto”, kiun
proponis s-ro Adolf Malík.
5 Fondintaj anoj de E-Societo 1923 en Přerov. Starantaj de maldekstre: Štympl, Kabelík, Prof. Pittner, Klüger, Jordán. Sidantaj de maldekstre: Chmelařová, Malík, Grauerová. 1924 En la januaro aligis sin al Asocio de la Esperantistoj en Prago 62 personoj. Oni abonis gazeton “La Progreso” kaj monatan revuon “Esperanto”, organon de UEA. En aŭgusto realiĝis la 16-a UK en Vieno, kiun partoprenis kvar membroj de la EK: s-roj Malík, Pittner, Neumann kaj s-ino Dubanská.
Partoprenintoj de la 16-a UK en Vieno 2.8.1924. Meze s-ino Klara Zamenhof
1925 El tiu ĉi jaro konserviĝis nur fotografaĵo de
E-kurso en Přerov.
Membroj de Esperanto-Societo en la jaro 1926 en parko Michalov en Přerov
1927 Januare estis invitita nederlandano s-ro
Schmidt, kiu prelegis kun lumbildoj en kelkaj lokoj de nia respubliko. La
19-an de julio okazis ekskurso al burgo Helfštýn. S-ro direktoro Krumpholc
estis nomumita honora membro de la E-societo kaj ricevis diplomon. La
17-an de novembro vizitis klubon s-ro Kola Ajayj el Lagoso
– Niĝerio,
korespondanto de s-ino Emílie Chmelařová. Post trarigardo de la urbo li
vizitis en la kastelo Muzeon de J. A. Komenio, kies direktoro estis s-ro
Josef Krumpholc. Vespere s-ro Kola en akcia bierfabriko aranĝis prelegon
kun lumbildoj. La jaro 1927 estas kvardeka datreveno de ekzisto de
Esperanto, kaj en tiu ĉi jaro danke al s-ro inspektoro Rozhold oni
instruas Esperanton en burĝaj lernejoj, kiel nedevigan lernoobjekton.
Tiujare partoprenis ses anoj de la EK la 19-an UK-on en pola Gdańsk (Prof.
Pittner, s-ro Talpa kun edzino, s-inoj Chmelařová, Žundálková kaj lasta
nomo ne estis menciita). La klubon vizitis konata instruisto de Esperanto
Andreo Cseh (Ĉe) el Bukureŝto, kiu aranĝis amikan interbabiladon.
5
1932 La membroj partoprenis prelegon de germana
ĵurnalisto
– esperantisto s-ro Scherer en Olomouc. La 15-16-an de majo
estis aranĝita Kongreso de Ĉeĥoslovakaj Esperantistoj en Olomouc. Honore
al kreinto de Esperanto D-ro Zamenhof estis enplantita fare de Urbestro de
Olomouc D-ro Fischer “Arbo Esperanto” en urba parko de Olomouc, ĉe kiu
staras memor-ŝtono kun epigrafo: “Je honoro de Majstro L. L. Zamenhof”. La
asocioj estis alvokitaj alporti iomete da argilo al la solena akto. Por la
EK de Přerov tion faris s-ino Emílie Chmelařová. La 20-an de majo s-ino
Grauerová disdonis belajn presaĵojn pri la IX-a Tutsokola Kongreso,
destinitajn por disvastigo eksterlanden kun Esperanta teksto. Novembre
komenciĝis kurso de Esperanto, kiu okazadis dufoje en la semajno; instruis
s-ro Jakubec. S-ro Cásek rezignis pri funkcio de la kasisto kaj la
funkcion transprenis s-ino Marie Ludíková. 1934 Laŭ konservitaj notoj kaj fotografaĵo plu daŭris instruado de Esperanto, kiun partoprenis dek ses kursanoj. Instruis s-inoj Grauerová kaj Kafková. 5
Esperanto-kurso en la jaroj 1933-1934 en Přerov
1935 De la 7-a de januaro ĝis la 15-a de aprilo
okazis kurso por komencantoj; dufoje en la semajno instruis s-ino
Grauerová. Direktoro Krumpholc prelegis al gelernantoj pri Esperanto kaj
pri siaj spertoj. Bibliotekestro Prof. Pittner aĉetis por la EK kromalie
ankaŭ “Plenan Vortaron de Esperanto”. Nunjare la EK havas 39 anojn. La
16-an de majo s-ino Kafková sendis referaĵon pri Konferenco en Vieno. La
17-an de oktobro s-ro Krumpholc iniciatis leteron al Ruĝa Kruco, ke oni
okazigu kursojn de Esperanto por soldatoj. S-ino Božena Ludíková kaj Inĝ.
Furman partoprenis la 27-an UK-on en Romo. 1938-1945 Dum tiu ĉi periodo de Dua Mondmilito estis la agado de la esperantistoj malpermesita, la agado de la EK dum tiu periodo estis interrompita.
5 |
||||||