Jaroj 1990-2002
| |||
1990
La velura revolucio de la pasinta jaro tute ŝanĝis politikan
situacion. La Fundamenta Organizaĵo denove havas nomon E-Klubo. Niaj anoj
partoprenis jarkunvenojn de ĝemelaj rondetoj en Olomouc kaj Prostějov.
Novembre kelkaj anoj partoprenis la 6-an Kongreson de ĈEA en Třebíč
Tradicia Pola- Ĉeĥa-Slovaka Renkonto sur Ĉantorio en la jaro 1993
1994
Kelkaj anoj partoprenis kunsidojn de ĝemeligitaj E-kluboj en Olomouc,
Prostějov kaj Šumperk
– Velké Losiny. Kelkaj anoj partoprenis la balon
en Česká Třebová. S-ino Filipová partoprenis dutagan Renkonton de
Amikoj de la Naturo en Skokovy. Kvar anoj partoprenis E-Renkonton en
Opava kaj ekskurson “Post Piedsignoj de Liberigaj Bataloj en Silezio”.
Geedzoj Filip vizitis siajn geamikojn en itala urbo Sestri Levante,
kaj vizitis ankaŭ Pison, Janovon kaj ĉirkaŭaĵon. Kvar anoj tradicie
surgrimpis monton Ĉantorio. La anoj ankaŭ helpis dum kongreso de SAT
(Sennacia Asocio Tutmonda) en Strážnice. Geedzoj Filip tie vendis
E-librojn. Post la kongreso Přerov gaste vizitis franca familio el
Nantes. La membro de la EK iĝis s-ro Miloslav Šváček, kiu ekde la jaro
1990 estas prezidanto de la Katolika Sekcio de ĈEA (Ĉeĥa Sekcio de
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista). Ekde la jaro 1991 li estas
organizanto kaj gvidanto de IKUE-Tendaroj en Sebranice u Litomyšle.
Ekde la jaro 1991 li redaktas la gazeton de la IKUE-Sekcio sub titolo
“Dio Benu”. Julie s-ro Šváček partoprenis la 10-an Ekumenan
E-Kongreson en Gostyń (Pollando). Aŭguste li organizis dusemajnan la
4-an Katolikan E-Tendaron en Sebranice, kiun partoprenis geedzoj Duda
kaj familio de Studený. Kvar anoj de EK partoprenis Tritagan
Konferencon de ĈEA en Česká Třebová, Renkonton sur Kunětická Hora kaj
IFEF-Konferencon en Poděbrady. Ĉi-jare ni adiaŭis la longjaran aninon
s-inon Josefa Chytilová.
Surbaze de invito de s-ro Ludvík Chytil (dua de maldekstre) vizitis en la jaro 1996 s-ro Carlos da Silva el Brazilo kun edzino kaj filo urbon Přerov 1996 Geedzoj Filip partoprenis la lingvan seminarion en Přelouč. S-ro Chytil partoprenis jarkunvenojn en Ostrava kaj Prostějov. La familioj de Krejčíř kaj Částečka ĉeestis Skisemajnon en Desná. Aprile estis instalita ekspozicio en Varsovio “De Komenio al Zamenhof”. La materialojn pruntis D-ro Hýbl kaj s-ro Ladislav Fiala prizorgis instalon de la ekspozicio en Varsovio kun helpo de sia edzino s-ino Halina Ziółkowska. Junie ni tradicie renkontis la esperantistojn el Pollando kaj Slovakio sur monto Ĉantorio. En la lasta tago de junio alveturis 35 esperantistoj el pola urbo Gorzów. S-ro Chytil montris al ili turismajn interesaĵojn de Moravio. S-ron Chytil vizitis Carlos da Silva kun familio el Brazilo el urbo Vitório. Ili vizitis muzeon, Bierfabrikon, renkontiĝis kun Urbestro, vizitis Subĉielan Muzeon pri Popola Arkitekturo (skansenon) en Rožnov. Ĉi-jare okazis 8l-a UK en Prago. Du esperantistoj el Přerov (Chytil, Tomíšek) tie organize helpis, partopreninte antaŭ ĝi instrukciajn seminariojn en Nymburk kaj Prago. Dek anoj de EK Přerov partoprenis la kongreson. Dum ĝi s-ro Šváček gvidis IKUE-kunvenon kaj prizorgis por la kongresanoj esperantlingvan Sanktan Meson en preĝejo de Vyšehrad, kiun celebris Episkopo Karlo Otčenášek. Post la fino de la kongreso je invito de s-ro Carlos vizitis s-ro Chytil dum tri monatoj Brazilon. S-ro Urbestro D-ro Petr Dudko ricevis multajn dankleterojn por gvidfolioj pri Přerov. La antaŭlernejo en Troubky havas pere de Esperanto ĝemeligan ligon kun antaŭlernejo en Chatearoux en Francio. Decembre en Vieno en Pola Informcentro estis aranĝita vespero omaĝe al D-ro Zamenhof. Redaktorino de Radio Vieno surbendigis interparolon kun s-ro Tomíšek. Geedzoj Filip instruis Esperanton en penziono “Espero” en Skokovy kaj kun s-ro Tomíšek partoprenis 48-an kongreson de IFEF en Hago. Aŭguste s-ro Šváček organizis kaj gvidis la 6-an IKUE-Tendaron en Sebranice, kiun partoprenis ankaŭ familio de Studený. 5
Renkontiĝo de moraviaj kaj sileziaj esperantistoj en Přerov la 25-an de oktobro 1997 en la jaro de la 85-a datreveno de Dua Moravia Renkontiĝo de Esperantistoj en Přerov okazinta la 27.5.1912. La rememoran renkontiĝon post 85 jaroj aranĝis en Sokol-klubejo E-Kluboj de Přerov, Prostějov kaj Olomouc. Ĉeestis ankaŭ gastoj el Bohemio, Slovakio kaj Pollando. 5
1997
Tiu ĉi jaro ne estis tiel sukcesa kiel la pasinta. Alvenis la tragika
tago de la 7-a de julio, kiam distrikton de Přerov trafis inundego. Ĝi
superakvis nian klubejon kaj senvalorigis 30 librojn, E-revuojn kaj
dokumentojn, ankaŭ kelkajn jarraportojn de la EK. S-roj Krejčíř kaj
Zmarzliak perdis siajn domojn. La domoj de s-roj Chytil, Kohoutek kaj
s-ino Dzuňová estis superakvitaj ĝis unu metro. Je invito de s-ro
Chytil gastigis la EK dum unu monato junulon Caion, filon de s-ro
Carlos da Silva el Brazilo. Li estis akceptita de s-ro Urbestro,
vizitis Muzeon de J. A. Komenio, trarigardis la
urbon,
burgon Helfštýn, grotojn en Javoříčko kaj Pragon. Lia vojaĝo, kun
akompanano de s-ino Filipová, celis Vienon, por viziti tie la plej
grandan E-Muzeon. Redaktorino de la viena Esperanta elsendado
surbendigis intervjuon kun li. Estis realigita busa ekskurso en
Varsovion al ekspozicio “De Komenio al Zamenhof”, je kiu kunlaboris
Muzeo de J. A. Komenio en Přerov kaj nia EK. La ekspozicio estis ankaŭ
en Prago. Ĝian inaŭguron partoprenis D-ro Hýbl kaj du anoj de la
EK (Chytil, Jemelka). S-ro Tomíšek estis
elektita komitatano dum kongreso de IFEF en Košice. S-ro Filip dum la tria
Internacia Kongreso de Esperantistoj Handikapuloj estis elektita
komitatano de AEH (Asocio de Esperantistoj Handikapuloj). Julie s-ro
Šváček organizis kaj gvidis la 7-an IKUE-Tendaron en Sebranice, kiun
partoprenis familio Studený. La jubilean 50-an Kongreson de IKUE en
Romo kaj Rimini partoprenis s-roj Šváček, Tomíšek kaj familio de
Studený. S-ro Chytil partoprenis Kongreson de la Pola E-Asocio en
Gliwice. Dum la jaro okazis 17 prelegoj kaj nia EK gastigis
esperantistojn el Pollando, Brazilo, Slovakio, Germanio kaj Kanado.
S-ro Miroslav Ludva, nia estinta ano, nun vivanta en Kanado, interese
rakontis pri siaj vojaĝoj en Usono kaj Kanado. S-ro Tomíšek gajnis
unuan premion inter 40 konkurantoj en konkurso “Kion vi scias pri
Esperanto?”
Renkonti ĝo de esperantistoj okaze de malkovro de memorplako sur lernejo de Jan Blahoslav en Přerov oktobre 1998 kun la teksto “Memore al instruistoj Josef Krumpholc kaj Theodor Čejka, fondintoj de Esperantaj movado kaj klubo en Přerov en la jaro 1923, dediĉas esperantistoj". Ĉeestis reprezentantoj de Pola E-Asocio s-roj Stanisław Mandrak kaj Aleksander Zdechlik.
1999
La EK havas 36 anojn, gvidas ĝin sepmembra komitato, kunvenanta
laŭbezone. Marte oni rememoris s-ron Josef Krumpholc, direktoron de la
Lernejo de Jan Blahoslav. Li mortis la 3.3.1950. En aprilo partoprenis
6 anoj Konferencon de IFEF en Valtice. S-ro Tomíšek partoprenis
Kongreson de IFEF en Le Mans (Francio) kaj kunsidon de aŭstriaj
esperantistoj en Vieno, okazintan kadre de internacia amikeco (SIA).
Li estas partoprenanto de Tutjara Konkurso de la Internacia Ligo de
E-Instruistoj (ILEI) en lingvoscio de Esperanto, kie li atingis trian
lokon kaj estis la plej bona el Ĉeĥa Respubliko. S-ro Šváček julie
aranĝis kaj gvidis la 9-an IKUE-Tendaron en Sebranice, kiun
partoprenis ankaŭ familio de Studený. Du anoj partoprenis 90-an
datrevenon de fondigo de EK en Prostějov, kie estis malkovrita la
memorŝtono. Julie alveturis por semajna ekskurso grupo da
esperantistoj el Pollando. Sub gvido de s-ro Chytil ili vizitis
interesajn lokojn de nia regiono: Olomouc, Helfštýn, grotojn en
Javoříčko, Kroměříž, Přerov kaj Vienon. S-ro Chytil partoprenis la
84-an UK-on en Berlino. La l4-an Ekumenan E-Kongreson en Gliwice
partoprenis aŭguste s-roj Šváček, Tomíšek, Chytil kaj familio Studený.
S-ro Šváček estis tie reelektita unua vicprezidanto de IKUE. Kunvenon
de ĈEA en Tábor partoprenis s-roj Chytil kaj Tomíšek. Estis eldonita
tre sukcesa informa faldfolio pri Esperanto. Dum la jaro efektiviĝis
12 prelegoj pri la temoj: Brazilo, Norvegio, UK-oj en Montpeliero kaj
Berlino. Tre bone funkcias ĈEA-sekcioj
– katolika sub gvido de s-ro
Šváček kaj fervojista sub gvido de s-ro Tomíšek, membroj de EK. Pri la
informa murŝranketo tre bone zorgas geedzoj Krejčíř kaj s-ro Částečka.
Ankaŭ bone aktivas sekretariino de EK s-ino Vondráková.
5
5 |
|||