1945 Post liberigo renkontiĝadas esperantistoj de Přerov sub
tegmento de Kleriga Centro en Ekonomia Lernejo. La unua instruisto estis
pastro s-ro Stanislav Boršek, aprobita instruisto de Esperanto. Al la
kurso aliĝis pli ol 50 personoj. Pluaj instruistoj estis s-ino Ludmila
Kafková kaj s-ro Alois Mazáč.
1946 Por tiu periodo konserviĝis neniu dokumentaĵo pri la aktivadoj
de EK.
1947-1952 Centro de la EK fariĝis Klubo de Fervojistoj en
vestiblo de la fervojstacio de ČSD (Ĉeĥoslovakaj Fervojoj). La EK havis 84
anojn kaj la kursanojn komencis instrui fervojistino s-ino Božena Dýčková
el Bochoř.
1952 Ĉeĥa E-Asocio estis malpermesita kaj malfondita. La EK de
Přerov plu funkciis. La klubon vizitadas junaj homoj, komenciĝas formado
de “junularo”, plu ekzistas kursoj de Esperanto. S-ro Richard Jůrka
ekligis kontaktojn kun eminenta esperantisto Theodor Čejka, kiu daŭris ĝis
morto de Th. Čejka en la jaro 1957. S-ro Jůrka partoprenis kurson en
Somera Kolegio de Esperanto en Doksy ĉe Mácha-Lago.
5
1953 En la urba parko Michalov estis aranĝita Konferenco de
Esperantistoj kaj ĝin partoprenis 260 personoj el tuta respubliko.
Esperantistoj el Brno prezentis teatraĵon “Andreo kaj Drako”. En Přerov
tiutempe soldatservis du entuziasmaj esperantistoj el Ostrava
– Drahomír
Kočvara kaj Josef Čermák, kiuj ĉi tie instruis Esperanton. Esperantistoj
renkontiĝadis en Klubo de Fervojistoj ĝis la jaro 1956. Pro rekonstruo de
la Klubo de Fervojistoj la EK iĝis E-Rondeto (plue nur ER) de Uzina Klubo
de Bierfabriko en Přerov sub gvido de s-ro Richard Jůrka. Grupo da
esperantistoj de ER de Bierfabriko vizitis s-ron Theodor Čejka (vidu foton
sur la plua paĝo). Kvin membroj partoprenis kurson de Esperanto en la
E-tendaro en Žimrovice ĉe Opava.
1954 Dek kvin membroj de ER de Bierfabriko partoprenis Someran
Kolegion de Esperanto en Doksy ĉe Mácha-Lago. Okazis ekskursoj en la
naturon, vizito de pilgrimloko Sankta Hostýn kaj renkontiĝoj en E-Kluboj
en Brno, Olomouc, Ostrava kaj Frýdek-Místek okaze de iliaj artaj kaj
solenaj vesperoj.
1955 Tiujare vizitis klubon bulgara ĵurnalisto kaj poeto s-ro Cango
Murgini, kiu prelegis pri Bulgario en granda salono de Bierfabriko.
1956 En tiu jaro ekestis E-Rondeto ĉe Uzina Klubo de Maŝinfabriko
en Přerov sub gvido de s-roj Vladimír Vymětal kaj Bohumil Horák. La
E-kurso en tiu ER havis 63 lernantojn. Instruis ilin s-ro Bohumil Horák.
Pro lia malsaniĝo lin anstataŭis s-ro František Svačina el Lanžhot. Ambaŭ
E-Rondetoj en Bierfabriko kaj Maŝinfabriko agadis paralele kun la sama
celo. Dek membroj de ER de Bierfabriko partoprenis Someran Kolegion de
Esperanto en Doksy ĉe Mácha-Lago. Dum la jaro realiĝas amikecaj
renkontiĝoj en E-Kluboj en Brno, Olomouc, Ostrava kaj en E-Kafejo de
Frýdek-Místek. La junularan grupon plinombrigis studentoj el Lipník nad
Bečvou, Drahotuše kaj Hranice na Moravě.
5

Vizito al Th. Čejka en Bystřice pod Hostýnem en la j. 1953. Starantaj
de maldekstre: Alois Mazáč, Jaroslav Karhan, Anna Jůrková, Čejková,
František Pavelka, Richard Jůrka (meze), Emílie Chmelařová. Sidantaj:
Milan Bednařík, Theodor Čejka.
1957 Vigle kaj sukcese progresas kurso de Esperanto por 25
komencantoj en Uzina Klubo de Bierfabriko en Přerov. La kurson por
progresantoj partoprenas 15 personoj. La E-Rondeton kaj ambaŭ kursojn
ofereme gvidas s-ro Richard Jůrka. Kvar membroj partoprenis la Someran
E-Kolegion en Doksy. La novfonditan pasintjare E-Rondeton ĉe Uzina Klubo
de Maŝinfabriko en Přerov gvidas s-ro Vladimír Vymětal.
1958 La esperantistoj de Přerov tradukis parton de “Manifesto de la
Paco” kaj 800 ekzemplerojn forsendis al 55 landoj. Ankaŭ estis organizita
subskriba kampanjo por subteno de proklamo de Alberto Schweitzer, la
batalanto por la paco. La folioj kun subskriboj estis forsenditaj al
komitato de A. Schweitzer kaj al Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj.
5
1959 S-roj Vymětal kaj Horák partoprenis la 44-an UK-on en
Varsovio, dediĉitan al fondinto de Esperanto L. L. Zamenhof. S-ro Chytil
partoprenis Someran E-Tendaron en Červená nad Vltavou. La esperantistoj de
Přerov esperantigis programon de la produktado de Maŝinfabriko en Přerov.
Oktobre estis aranĝita Ekspozicio de la Infanaj Desegnaĵoj el Japanio de
la infanoj inter la aĝo de 7 ĝis 14 jaroj. La ekspozicion malfermis japana
ĵurnalisto Kei Kurisu. La gasto de la EK estis ankaŭ bulgara profesoro
Simeon Hesapĉiev. La infan-desegnaĵojn pri la temo “La Infanoj Desegnas
Pacon” de la infanoj el la lernejoj de Přerov la esperantistoj sendis en
Japanion.
1960-1962 Por tiu periodo konserviĝis neniu dokumentaĵo pri la
aktivadoj de EK.
1963 Anoj de la EK organizis subskriban kampanjon celantan
enkonduki Esperanton en lernejojn kaj en internaciajn traktadojn. La
kampanjon aranĝis Ĉeĥa Esperanto-Komitato lige kun Organizaĵo de
Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. La kampanjo sukcesis, kion certigis
enkonduko de Esperanto en la lernejojn en Hungario kaj Bulgario. Omaĝe al
la 40-a datreveno de E-movado en Přerov okazis Konferenco de Nordmoraviaj
Esperantistoj en Hotelo Strojař. La 48-an UK-on en Sofio (Bulgario)
partoprenis tri esperantistoj el Přerov (inter ili s-roj Chytil kaj
Vymětal).
1964-1965 Por tiu periodo konserviĝis neniu dokumentaĵo pri la
aktivadoj de EK.
1966 La 51-an UK-on en Budapeŝto partoprenis jenaj esperantistoj el
Přerov: Chytil, Jakubec, Jůrka, Keclík, Mazáč, Stoklasa, Vymětal kaj s-ino
Černá.
5
1967-1968 Por tiu periodo konserviĝis neniu dokumentaĵo pri la
aktivadoj de EK.
1969 Okaze de 300-jara datreveno de la morto de J. A. Komenio
tradukis la esperantistoj de Přerov publikaĵon “Komenio Daŭre Vivanta” kaj
kontribuis al la traduko de biografio de Marie Kudeříková kaj de ŝiaj
leteroj el prizono.
1970-1972 Por tiu periodo konserviĝis neniu dokumentaĵo pri la
aktivadoj de EK.
1973 La 6-an de oktobro okazis soleno de la 50-a datreveno de
Esperanto en Přerov, kiun en la Sokoldomo partoprenis 70 esperantistoj.
Ili aŭskultis raporton de s-ro Jaroslav Tomčík pri komenco de Esperanto en
Přerov kaj pri la fondintoj Josef Krumpholc kaj Theodor Čejka. La
esperantistoj laboris senpage ĉe konstruo de nova Uzina Klubo de
Maŝin-fabriko de Přerov. Entute ili forlaboris 400 horojn.
1974 S-ro Ludvík Chytil partoprenis 59-an UK-on en Hamburgo, kie li
disdonis dum la kongreso 58 broŝurojn pri tragedio de vilaĝo Lidice kaj
pluajn broŝurojn pri J. A. Komenský kaj pri la urbo Přerov.
1975 Estis inaŭgurita nova Uzina Klubo de Maŝinfabriko de Přerov.
Okaze de la 85-a naskiĝdatreveno de s-ino Emílie Chmelařová ŝin vizitis du
reprezentantoj de EK (Chytil, Vondráková) kaj transdonis al ŝi donackorbon
kaj bondezirojn.
5
1976 La 26-an de februaro okazis lasta adiaŭo kun s-ro Vladimír
Kopřiva. Septembre en Přerov okazis E-Kongreso de Fervojistoj. Salutis ĝin
tiama urbestro de Distrikta Nacia Komitato s-ro Jambor, kiu laŭdesprime
pritaksis pacan kaj meritindan laboron de la esperantistoj de Přerov. La
gastoj el Aŭstrio, Germanio kaj Svislando trarigardis la urbon Přerov.

E-klubanoj en parko Michalov en Přerov
1977 Tiu ĉi jaro estis en signo de la vojaĝoj. Februare du anoj
partoprenis laborkunvenon en Vroclavo, dek anoj partoprenis turismajn
tagojn en la hungara urbo Szombathely. En polaj urboj Kielce kaj
Międzygórze partoprenis du anoj la Pacan Marŝon. Unu ano partoprenis
konkurson “Kion vi scias pri la lokoj de pola kontraŭfaŝisma batalo”.
1978 Dek unu anoj partoprenis prelegon de D-ro Imre Ferenci pri la
62-a UK en Reykjavik. Du anoj (Chytil,Vondráková) partoprenis Pacmarŝadon
en Jablonec nad Nisou. Tri anoj aktive helpis en Somera E-Tendaro en
Lančov. Iniciate de Distrikta Paca Komitato nian klubon vizitis 15
laboristoj el Panelfabriko de Budapeŝto sub gvido de s-ro Géza Boldok. Ili
vizitis Maŝinfabrikon en Přerov kaj ĝian Faklernejon. Samtage realiĝis
amika renkontiĝo kun prezidanto de Revolucia Sindikata Movado (ROH) Josef
Trefilík, prezidantino de Uzina Klubo Marie Schönweitzová kaj kun
prezidanto de Paca Komitato František Sedláček. Tuta grupo vizitis vilaĝon
Javoříčko kaj la tieajn grotojn. Dum la jaro fare de esperantistoj estis
farita Esperanta versio de filmo “En Signo de Neptun”.
5
1979 Dum kunsido de Ĉeĥa E-Asocio estis elektita kiel membrino de
la ĈEA-estraro nia anino s-ino Jiřina Vondráková. Okaze de la Renkontiĝo
de la Pacdefendantoj en Pardubice la prezidanto de nia EK s-ro Ludvík
Chytil ricevis honoran insignon de Mondpaca Esperantista Movado por
longjara oferema aktivado. Fako de Propagando de Maŝinfabriko en Přerov
kune kun EK eldonis Esperantan Flageton kun sia laborprogramo. En Jablonec
nad Nisou inter kvarcent partoprenintoj de la Paca Marŝado estis dek anoj
el nia EK. Kadre de interkonatiĝo vizitis ok gesamideanoj el hungara urbo
Szombathely nian klubon kaj reciproke ok anoj de EK vizitis ilian urbon.
S-ro Drahomír Kočvara prelegis pri la 64-a UK en Lucerno. Du anoj (Chytil,
Filip) sukcese finis kurson por E-instruistoj.
1980 La 65-an UK-on en Stokholmo partoprenis du anoj (Chytil,
Vymětal). Siajn impresojn ili prezentis en uzina gazeto “Maŝinisto” sub
titolo “Esperantistoj, Societa Potenco en la Mondo”. Niajn vicojn forlasis
kunfondistino de EK s-ino Emílie Chmelařová (en aĝo de neĝisvivitaj 90
jaroj).
1981 E-Klubo havas 36 membrojn kaj 17 infanojn, kiuj partoprenis
kurson de Esperanto en Somera Esperanto-Tendaro en Lančov kun fina
ekzameno de kategorio A kaj ricevis atestilojn pri partopreno en la kurso.
Dum lernojaro 1981 partoprenis 27 lernantoj instruon de Esperanto en
Pionira Grupo de Baza Lernejo Velká Dlážka en Přerov.
1982 La klubo havas 36 membrojn; plu daŭras kaj kursoj de Esperanto
kaj kunlaboro kun la E-Kluboj en Olomouc kaj Hranice. Ankaŭ plu daŭras la
kurso en Baza Lernejo Velká Dlážka en Přerov.
1983 E-Klubo solenis 60-an datrevenon de sia fondo. Gratulojn k.a.
sendis ankaŭ E-kluboj el Hungario (Budapeŝto), Litovio (Klaipeda) kaj el
pluaj landoj. La klubo havas 46 membrojn. Plu daŭras instruado de
Esperanto en Baza Lernejo Velká Dlážka. Fine de la jaro estis aranĝita
ekspozicio de infanaj pentraĵoj daŭranta ĝis la duono de januaro 1984.
1984 Meze de januaro estis finita ekspozicio de la infanaj
desegnaĵoj. La ekspozicion vidis 2700 gelernantoj kaj plua publiko. En la
kultura programo sin prezentis kiel gasto praga artistino Eva Seemanová,
kiu kunlaboris kun la Filma Rondeto de Uzina Klubo kaj surbendigis
E-tekston de la filmo “Mesaĝo de la Desegnaĵo”. La filmo ekestis laŭ libro
Hiroŝima-Nagasaki. Belajn travivaĵojn ĝuis la anoj dum la amuza
konversacio kun la artistino E. Seemanová, la poeto Jiří Karen el Prago
kaj Jaroslav Mazáč el Přerov. Dum la jaro estis realigitaj 19 prelegoj por
publiko. Junie okazis tradicia ekskurso al la monto Ĉantorio, por
renkontiĝo de ĉeĥaj, polaj kaj slovakaj esperantistoj.
5
1985 Nun nia grupo aktivas kiel Loka Grupo (plu nur LG) de Ĉeĥa
E-Asocio kunlabore kun Uzina Klubo de Maŝinfabriko de Přerov. Surbaze de
decido de la Centra Sindikata Konsilantaro estis la 2-an de januaro 1985
farita kontrakto pri la aktivadoj inter la Loka Grupo de ĈEA kaj la Uzina
Klubo de Maŝinfabriko en Přerov. La Loka Grupo Přerov pretigos tradukojn
laŭ postuloj de Uzina Klubo, kiu rekompence disponigos senpage kunvenejon
en sia gimnastikejo TJ Spartak en Přerov. En la jaro 1985 agadis la Loka
Grupo sub gvido de sepmembra estraro: Chytil, Filip, Vondráková, Filipová,
Studený, Zlámalová, Komínek. La aktivadoj estis tre abundaj. Ses anoj
partoprenis jarkunvenon en Olomouc, ses gejunuloj ĉeestis la Semajnajn
Skitagojn en Krkonoše, du la balon en Česká Třebová, unu junulo
partoprenis la éemeliĝan Renkonton en Berlino kaj s-ro Studený la
Internacian Junularan Kongreson en Eringerfeld. En junio sukcese finis la
kurson por progresantoj 13 membroj. Kvar membroj partoprenis semajnan
E-Universitaton en Gyula (Hungario). Du membroj aktivas en Centra Komitato
de ĈEA. Estis efektivigitaj sep prelegoj por junularo kaj publiko. S-ro
Tomíšek estas prezidanto de Fervojista E-Asocio kaj korespondanto de
gazetoj. Liamerite aperis 47 artikoloj.

Kurson de Esperanto gvidas s-ro Ludvík Chytil (lasta en maldekstra
vico)
1986 En komitaton anstataŭ f-ino Zlámalová estis kooptita s-ro Emil
Kohoutek. Funkcias tri E-kursoj. Infankurson gvidas s-ro Studený, la
kurson por komencantoj s-ro Chytil kaj la kurson por progresantoj s-ro
Filip. La LG havas 48 anojn. Kvin anoj partoprenis renkontiĝon ĉe E-Arbo
en Velké Losiny. Novembre la LG aranĝis dutagan seminarion kun ĉeesto de
la Centra Komitato de ĈEA kaj gvidantoj de la asociaj rondetoj kaj grupoj.
Nia LG dum la seminario projekciis propagandajn filmojn pri Maŝinfabriko
de Přerov en Esperanto kaj programon kun lumbildoj “Ni Parolas Esperante”.
5
1987 S-ro Filip gvidas magnetofonan servon de ĈEA. Ĉi-jare ni
festis 100-an datrevenon de eldono de Unua Esperanta Lernolibro kaj
komenco de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno plantis anoj de la LG 100
piceojn ĉe banejo Laguna kaj okazis tiutemaj interdiskutoj. Okazis ŝanĝo
de titolo de la grupo. Anstataŭ Loka Grupo de ĈEA ĝi plu ekzistas kiel
Fundamenta Organizacio (plue nur FO). Okaze de centjara jubileo de
Esperanto okazis en Varsovio 72-a UK de Esperanto. La kongreson
partoprenis s-ro Ludvík Chytil. La komitaton de FO forlasis s-ino
Lošťáková kaj s-ro Studený. Tri anoj partoprenis kunvenon de
Pacdefendantoj en Pardubice. Okazis prelego pri la morto de D-ro Zamenhof
kaj parencoj de lia familio, kiuj pereis dum dua mondmilito en
koncentrejo. Feston de la 75-a datreveno de Esperanto en Olomouc
partoprenis ok anoj el Přerov. Aŭguste en vestiblo de kinejo Hvězda
(Stelo) estis instalita ekspozicio “Cent Jaroj de Esperanto”, kiu daŭris
tri semajnojn. Niaj anoj helpadis dum preparo de kongreso de ĈEA en
Olomouc, ankaŭ ĉe kongresaj servoj. Trafika Sekcio de ČSD (Ĉeĥoslovakaj
Fervojoj) donis honoran agnoskon al s-ro Tomíšek por lia koresponda
gazetara aktiveco. En la gazeto “Voĉo de Revolucio” estis eldonitaj du
artikoloj pri esperantistoj, kiuj batalis kontraŭ faŝismo.
1988 La FO havas 52 anojn. La komitato restis kvinmembra. Dum
jarkunveno oni rememoris J. A. Komenion, kiu estis iniciatinto de ideo de
la internacia lingvo. S-ro Chytil partoprenis la 11-an Pacan Konferencon
de MEM (Mondpaca Esperantista Movado) en Budapeŝto. S-ro Tomíšek
partoprenis kongreson de IFEF (Internacia Fervojista E-Federacio) en
Vieno. En la tago de la datreveno de morto de D-ro Zamenhof metis
florkronon la anoj al lia monumento en Silbervald. La 6-an de majo ni
ĉeestis la lastan adiaŭon kun nia ano s-ro Vladimír Vymětal en Kojetín. La
anoj de la FO partoprenis jarkonferencon en Valtice. Okaze de diversaj
datrevenoj okazis prelegoj en lernejoj kaj ankaŭ por publiko.
1989 Je la fino de ĉi-jaro havis la FO 63 anojn. La komitato estis
pligrandigita je sep anoj. La ĉefan aktivadon plenigis instruado de
Esperanto. S-ro Chytil kiel ano de Socialisma Akademio realigis 18
vojaĝpriskribajn prelegojn el la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Niajn
vicojn forlasis s-ro Miroslav Pikner. La prezidanto de FO partoprenis la
lastan adiaŭon kun s-ino Mohaplová sur tombejo en Olomouc. S-ro Tomíšek
partoprenis 41-an Kongreson de IFEF en Salou en Hispanio, kaj ankaŭ li
partoprenis Trilandan Jarkonferencon en Aŭstrio. Tri anoj partoprenis
74-an UK-on en Brighton en Britio. En Havířov ĉeestis du anoj la 20-an
datrevenon de fondo de ĈEA.
5
al la jaroj 1922-1945
al la jaroj 1990-2002
al la jaroj 2003-2007
|