Jaroj 2013-2018
| |||
♦ Ni enpaŝis jaron 2013, do en la jaron de la 90-a datreveno de la organizita Esperanta movado en Přerov.
♦ La jarkunveno okazis la 20-an de marto en la salono de la restoracio Pegas en Přerov. Ĉeestis ĝin ankaŭ esperantistoj de E-kluboj Olomouc, Prostějov, Hranice kaj Kroměříž.
♦ Tre sukcesa kaj interesa estis konkurso de la infana desegnaĵo pri la temoj: Kio estas feliĉo kaj Birdaro de nia planedo.
♦ La konkurson organizis E-klubo en Přerov okaze de la 90-a datreveno de ĝia ekzistado en Přerov. De la 2-a ĝis la 13-a de septembro 2013 okazis en la urba ekspozicia salono en Přerov ekspozicio de la infanaj desegnaĵoj.
♦ La prijuĝanta komisiono frunte de la s-ino Danuše Mazurová - la pentroarta artistino el Přerov prijuĝas apartajn desegnaĵojn.
♦ La premiojn al la gepatoprenantoj de la infana konkurso transdonis al venkintoj la kluba sekretariino s-anino Květa Černá. ♦ La solena konferenco okaze de la 90-a datreveno de la fondo de la E-klubo en Přerov okazis la 7-an de septembro 2013 en salono de la bierfabriko en Přerov.
♦ Jen estas komuna fotodokumentaĵo de la partoprenantoj de la soleno de la 90-a datreveno de la E-klubo en Přerov. La solenan konferencon partoprenis gastoj el E-kluboj de Olomouc, Brno, Prostějov, Česká Třebová, Lanškroun, Hranice, Svitavy, Praha kaj eble el ankoraŭ aliaj lokoj.
♦ De la 24-a ĝis la 26-a de oktobro 2014 okazis la Konferenco de la Ĉeĥa E-Asocio en la urbo Prostějov, kiun partoprenis ankaŭ la esperantistoj el E-klubo Přerov.
♦ La 18-an de marto 2015 okazis la tradicia jarkunveno de la E-klubo Přerov en la salono de la Bierfabriko Přerov. Ĉeestis ankaŭ jam tradiciaj gastoj de la E-kluboj de Prostějov, Olomouc kaj Hranice. Denove ĉeestas ankaŭ reprezentantino de la urba magistrato s-ino inĝ. Daniela Novotná.
♦ La 20-an de junio 2015 grupeto de la esperantistoj de E-kluboj Přerov kaj Olomouc vizitis la pilgrimlokon Svatý Hostýn. Temis pri bele travivita tago dum rego de ankaŭ bela vetero.
♦ La 16-an de decembro 2015 okazis la tradicia antaŭkristnaska renkontiĝo en la salono de restoracio de bierfabriko Přerov. Ĉeestis ankaŭ du reprezentantinoj de la urba magistrato: la sekretariino de la urbestro s-ino inĝ. Daniela Novotná kaj la proparolantino de la magistrato s-ino Lenka Chalupová - la konata verkistino de Přerov.
♦ La 14-an de decembro 2016 okazis tradicia antaŭkristnaska renkontiĝo en la salono de la Bierfabriko de Přerov. La urban magistraton kiel kutime reprezentis s-ino inĝ. Daniela Novotná.
♦ Nome de la E-klubo en Hranice salutas la ĉeestantojn ĝia prezidanto s-ano Alois Jakubec. Ĉeestantas ankaŭ gastoj de la E-kluboj Olomouc kaj Prostějov.
♦ La 15-an de marto 2017 en la salono de la bierfabriko en Přerov okazis la jarkunveno de la E-klubo de Přerov. Ĉeestantas ankaŭ gastoj de E-kluboj Olomouc kaj Prostějov.
♦ La antaŭkristnaska renkontiĝo de la E-klubo Přerov okazis la 13-an de decembro 2017 en la salono de la bierfabriko Přerov. Ĉeestantis ankaŭ du karaj gastinoj el la urba magistrato s-inoj inĝ. Daniela Novotná kaj Lenka Chalupová.
♦ Nur 23 tagojn post la lasta antaŭkristnaska renkontiĝo en Přerov trafis nin malĝoja sciigo pri tragika forpaso de nia kara amiko - la esperantisto Alois Jakubec el Hranice, kiu antaŭ 23 tagoj kun ni travivis la belajn momentojn de la antaŭkristnaska renkontiĝo. Lastan adiaŭon kun li la 10-an de januaro 2018 en Hranice ĉeestis ankaŭ la esperantista grupo de E-kluboj Hranice, Přerov kaj Olomouc.
♦ La 21-an de marto 2018 okazis jarkunveno de la E-klubo Přerov, kiun partoprenis ankaŭ gastoj de E-kluboj Olomouc kaj Prostějov.
♦ La 26-an de majo 2018 la grupo de la esperantistoj de E-kluboj Přerov kaj Olomouc vizitis banlokon Skalka, kie okazis soleno de malfermo de la mineralakvaj fontoj, ĝia beno kaj ankaŭ beno de la standardo de la lokaj fajrobrigadanoj.
♦ Meze inter la ĉeestantaj esperantistoj estas vilaĝestro de Skalka s-ro Frgal.
5
|
|||